Auseklis

Laŭ la latva mitologio, Auseklis (prononco "seklis", latve el la vorteroj aus - "matena krepusko" aŭ "oriento" kaj "sēkla" - "semo") estis vira dio de la latva prakristana religio, kaj estis personigo de la planedo venuso. Li estis la kvara plej grava latva dio post Dievs (dio, la supera diaĵo), Saule (suno) kaj Mēness (luno). Li estas menciita en pluraj tradiciaj latvalingvaj popolaj kantoj (la "dainas"), kiuj estis pludonitaj buŝe, kaj ne estas skribaj dokumentoj aŭ arkeologiaj spuroj, kiuj atestus pri la kredo pri li.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy